el "La Serĉado de la Perfekta Lingvo"

p. 5

Antaŭparolo

Inter la jaroj 1907 kaj 1911, Ferdinand de Saussure, profesoro ĉe la universitato de Ĝenevo, prezentis tri prelegoseriojn pri la ĝenerala lingvistiko, kies enhavon, post lia morto, liaj studentoj kolektis kaj aperigis sub la titolo *Kurso pri ĝenerala lingvistiko*. Tiu ĉi verko, kies “strukturisma” aliro al lingvistiko estis esence nova, igis, ke Ferdinand de Saussure estas hodiaŭ ĝenerale agnoskata kiel la fondinto de la moderna lingvistiko.

1907年から1911年の間、フェルディナン・ド・ソシュール (ジュネーブ大学教授) は、一般言語学についての一連の講義を三つおこないました。その内容を、彼の死後、彼の学生が集めて公表したのが『一般言語学講義』です。言語学への構造主義的アプローチが根本的に新しいこの書により、フェルディナン・ド・ソシュールは今日、現代言語学の礎を築いたといわれます。

Ferdinand havis pli junan fraton, René, kiu, same kiel li, elektis fariĝi universitata profesoro. René lernis Esperanton, kaj en 1910 aperis lia eseo “La logika bazo de vorfarado en Esperanto”, kiu klarigis la morfologiajn principojn malantaŭ la lingvo de Zamenhof. Ĝin sekvis i.a. raporto al la Akademio “La vorstrukturo en Esperanto” (1916). Ne nur estas interesaj la paralelaj pensmanieroj de la du fratoj, sed ankaŭ la fakto, ke la radikalaj ideoj de Zamenhof, precipe pri morfologio kaj la gramatika funkcio de la vortelementoj, kiel tiuj estis klarigitaj en la *Fundamento de Esperanto*, anticipas la principojn de strukturismo, kiujn Ferdinand prezentis en sia *Kurso* (Schubert 1989).

フェルディナンには彼と同じく大学教授になることを選んだ弟、ルネがいました。ルネはエスペラントを学び、1910年には、ザメンホフの言語の背景にある形態論的原理を説明した彼の小論『エスペラントの単語生成の論理的基礎』を公表。続いて、特に、アカデミーにレポート『エスペラントの語構造』(1916) を提出します。二人の兄弟の並行する考え方だけでなく、フェルディナンが『講義』した構造主義の原則を、ザメンホフの根本的な発想が、とりわけ単語構成要素の形態論と文法機能について先んじているという事実は興味深いものです (Schubert 1989)。